29.5.08

Bob Luitweiler kaj Servas

Hodiaŭ mi lernas pri la forpaso de Bob Luitweiler, iniciatinto kaj unu el la ĉefaj fondintoj de "Servas", okazinta la 13an de aprilo 2008 en Bellingham, Vaŝingtono, Usono.

Inspirita de Gandhi, Bob Luitweiler, usona obĵetanto pro konscienco, militrezistanto, porpaca aktivulo, studis kaj poste instruis Esperanton en malliberejo. En Askov, Danio, en 1949, en kunlaboro kun pacistaj asocioj, li fondis asocion de "Peace builders" (packonstruantoj) kiu ricevis en 1952 la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke la vorto "Peace" (Paco), en la historie histeria periodo de Makkartismo, estis konsiderata kiel ligita al komunismo.

Servas fariĝis Neregistara Organizo (NRO) en la jaroj 1970. Ĝi festos en 2009 sian 60-jariĝon. Slogano : "Pordoj malfermitaj por paco kaj amikeco". Agadkampoj : paco, vojaĝoj, amikeco, homaj rajtoj. Servas funkcias nun en pli ol 120 landoj kiel gastiga servo. Ekzistas pli ol 20 000 "malfermitaj pordoj" tra la mondo. Kun Germanio, Italio, Usono, Francio estas unu el la plej reprezentitaj landoj kun inter 1500 kaj 2000 membroj.

Pli da informado pri Servas (angle): Servas Britain

No comments: